Obleco de intersekco

En algebra geometrio, intersekca nombro estas obleco de intersekco de du kurboj.

Ekzemple du kurboj intersekcanta je punkto povas esti konsiderataj kiel intersekcantaj dufoje se ili estas tanĝantaj tie. La n-obla intersekco estas limiganta okazo de n apartaj intersekcoj je n malsamaj punktoj, se la punktoj estas movitaj tiel ke ili ekkoincidas.

Kalkulado de la obleco de intersekco bezonatas por preciza formulaĵo de teoremo de Bézout. Ankaŭ, teoremoj pri fiksaj punktoj estas pri intersekcoj de grafikaĵo de funkcio kun diagonaloj; oni deziras kalkuli la fiksajn punktojn kun obleco por ke havi la fiksan punktan teoremon de Lefschetz en kvanteca formo.

Pli ĝenerala okazo estas intersekcoj en pli alte-dimensia okazo kaj ankaŭ tiam povas esti necese konsideri de la oblecojn de ĉi tiaj intersekcoj. Ekzemple se ebeno estas tanĝanta al cilindra surfaco laŭ rekto, ĉi tiu rekto devas esti kalkulita kiel intersekco kun obleco 2.

Ĉi tiuj demandoj estas diskutitaj sisteme en komunaĵa teorio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search